Publikigota grava artikolo de Xi pri solidareco de partio kaj popolo
Yu Publikigita: 2023-02-28 18:05:26

La artikolo “Nepra Vojo por Antaŭenmarŝo de la Partio kaj la Popolo en la Nova Epoko” de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) estos publikigita merkrede en la kvina numero de la gazeto Qiushi.

La artikolo de Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, montris, ke persisto en la ĝenerala gvidado de la partio estas la sola vojo al sekvado kaj disvolvado de socialismo kun ĉinaj trajtoj. Se ni firme subtenas la ĝeneralan gvidadon de la partio, konservas la aŭtoritaton kaj centralizitan unuigitan gvidadon de la Centra Komitato de la KPĈ, ni povas certigi, ke la tuta partio kaj la tuta lando havu fortan politikan koheremon, disvolvu memfidon kaj kunigu grandajn fortojn por konservi fundamentajn principojn kaj malfermi novan situacion, kune venki malfacilojn kaj formi la plej fidindan ŝildon de la popolo kontraŭ ŝtormo.

La artikolo diris, ke socialismo kun ĉinaj trajtoj estas la sola vojo al la granda rejunigo de la ĉina nacio. Se ni ĉiam sekvos la vojon de socialismo kun ĉinaj trajtoj, ni povos kontinue realigi la aspiron de la popolo al pli bona vivo kaj konstante antaŭenigi la komunan prosperon de la popolo.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree