Enlanda malneta produtvaloro de 2022 kreskis je 3,0% kompare kun tiu de 2021
Mirinda Publikigita: 2023-02-28 14:35:54

Laŭ statistika komuniko pri nacia ekonomia kaj socia disvolviĝo publikigita de Nacia Statistika Buroo, la jara enlanda malneta produktvaloro estas 121,0207 duilionoj da juanoj, kreskante je 3,0% kompare kun tiu de 2021. La aldonaj valoroj de la unua industrio, dua industrio kaj tria industrio respektive estas 8,8345 duilionoj da juanoj, 48,3164 duilionoj da juanoj kaj 63.8698 duilionoj da juanoj kaj pliiĝis respektive je 4,1%, 3,8% kaj 2,3% kompare kun 2021.

La tutjara pohoma enlanda produktvaloro estas 85,698 juanoj, pliiĝante je 3,0%. La totala popola enspezo estas 119,7215 duilionoj da juanoj, pliiĝante je 2,8% kompare kun 2021.


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree