2a plena sesio de 20a Centra Komitato de KPĈ publikigis komunikaĵon
Yu Publikigita: 2023-02-28 19:49:49

La 20a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) publikigis komunikaĵon post sia dua plena sesio marde.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, faris gravan paroladon en la tri-taga sesio, kiu estis prezidita de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ.

Entute 203 plenaj membroj kaj 170 alternaj membroj de la Centra Komitato de la KPĈ ĉeestis la sesion. Ankaŭ vicsekretarioj de la Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de la KPĈ kaj ĉefaj oficialuloj de rilataj fakoj ĉeestis la sesion sen voĉdonrajto.

En la sesio, la Centra Komitato de la KPĈ aŭskultis kaj diskutis raporton pri laboro prezentitan de Xi, kiu estis komisiita de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ.

La sesio adoptis liston de proponitaj kandidatoj por la estraj postenoj de ŝtataj institucioj rekomendotan al la unua sesio de la 14a Nacia Popola Kongreso (NPK), kaj liston de proponitaj kandidatoj por la gvidantaro de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK ) rekomendotan al la unua sesio de la 14a Nacia Komitato de la ĈPPKK.

Laŭ la komunikaĵo, la plena sesio decidis rekomendi la du listojn respektive al la prezidio de la unua sesio de la 14a NPK kaj la prezidio de la unua sesio de la 14a Nacia Komitato de la ĈPPKK.

La plena sesio adoptis planon pri reformo de partiaj kaj ŝtataj institucioj. Xi faris klarigan paroladon pri projekto de la plano en la sesio.

La sesio konsentis submeti parton de la reforma plano al la unua sesio de la 14a NPK por ekzamenado laŭ decaj laŭleĝaj procedoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree