Bankrotis kredito de Japanio
Yu Publikigita: 2023-02-28 15:27:51

"Ĉu 12 jaroj sufiĉas por restarigi la perditan fidon de homoj?" Jen estas la demando, farita en lastatempa raporto de la japana novaĵ-retejo Fuji 12 jarojn post la akcidento de la nuklea centralo Fukuŝima. Ĉiuj faktoj montras, ke la japana registaro ne povis savi la koron de la popolo, kaj kuris plu sur la vojo al rompiĝo de promeso.

La 25an de februaro, Yasutoshi Nishimura, japana ministro pri ekonomio kaj industrio, aranĝis gazetaran konferencon pri la plano por la ellaso de la nuklea kloakaĵo en la maron en Iwaki, urbo en la gubernio Fukuŝima. Same kiel antaŭe, lokaj fiŝkaptistoj esprimis fortan oponon kaj pridubis la japanan registaron, ke ĝi obstine antaŭenigis la planon pri la ellaso de la nuklea kloakaĵo en la maron sen ilia konsento. Ironie estas, ke kiam raportisto demandis lin, kiajn normojn oni uzas por juĝi, ĉu la homoj konsentas pri la plano, Nishimura respondis, ke "estas neniu specifa indiko". Tio boligis la publikan opinion.

En aprilo antaŭ du jaroj, la japana registaro anoncis, ke ĝi planas ellasi poluitan akvon de la nuklea centralo Fukuŝima en la maron ekde la printempo de 2023, kio estis vaste pridubata kaj oponata enlande kaj eksterlande. En julio 2022, Japanio oficiale aprobis la planon pri ellaso de la poluita akvo en la maron, kiam la teknika laborgrupo de la Internacia Atom-Energia Agentejo ankoraŭ estis ekzamenta kaj taksanta la planon. En januaro de la kuranta jaro, Japanio unuflanke anoncis, ke ĝi ellasos la nuklean kloakaĵon en la maron "inter la printempo kaj somero de ĉi tiu jaro", antaŭ ol la teknika laborgrupo de la agentejo ekiris al Japanio por revizio. Ekde tiam, Japanio daŭre akcelis la konstruadon de koncernaj instalaĵoj, inkluzive de betonaj grandaj tankoj por stoki nuklean poluitan akvon, kun la intenco krei la plenumitan fakton. Tiuj agoj ne nur damaĝas la aŭtoritaton de koncernaj internaciaj organizoj, sed ankaŭ estas ege nerespondecaj al la japana popolo kaj la internacia komunumo.

Fakte, ekde 2013, la japana registaro proponis kvin planojn pri traktado de la nuklea kloakaĵo. La kialo, ke ĝi fine elektis rektan ellason en la maron, estas la plej malgranda kosto. Ili tute ne konsideris, ĉu tia ago malobservas koncernajn internaciajn leĝojn aŭ malutilas al mara ekologio kaj homa sano. Tia konduto elmontras ekstreman egoismon de la japana registaro. Se Japanio insistas pri ellaso de nuklea kloakaĵo en la maron, la internacia komunumo devas fari komunan agadon por protekti komunajn interesojn per leĝaj rimedoj. Bankrotis kredito de Japanio, kiu deziras, ke la tuta mondo pagu la kostojn. Ĝi fariĝos historia pekulo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree