Qin Gang faris videan parolon en kunveno de Homrajta Konsilio de UN
Mirinda Publikigita: 2023-02-28 15:01:51

Lunde per videoligo ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang ĉeestis la altnivelan segmenton de la 52a sesio de la Homrajta Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj faris parolon sub la titolo “persiste iri sur ĉina homrajta vojo kaj kontribui ĉinan forton al tutmonda homrajta regado”. 

Qin diris, ke nun ankoraŭ ne finiĝis la influo el la pandemio, la monda ekonomio vizaĝas al regresa risko, grena kaj energia krizo, rompo de industria kaj proviza ĉenoj, klimatŝanĝiĝo kaj aliaj tutmondaj problemoj senĉese aperis, la internacia homrajta afero frontas al serioza defio. Ni devas severe konsideri: kiel pli bone akceli kaj protekti la homajn rajtojn? Kiel fortigi kaj bonigi tutmondan homrajtan regadon? Jen estas pledoj de Ĉinio:

Unue, persisteme iri sur vojo pri homrajta disvolvo konforme al aktualaj kondiĉoj de diversaj landoj. La rajto de ĉiuj landoj memvole elekti sian homrajtan vojon devas esti respektata.

Due, persisteme ĉiuflanke akceli kaj protekti ĉiajn homrajtojn. La homaj rajtoj estas nedisigeblaj. La vivrajto kaj disvolva rajto estas unuaj bazaj homrajtoj. La rajtoj por civitanoj, politiko, ekonomio, socio kaj kulturo devas esti egale zorgataj kaj sisteme antaŭenigataj. Ni devas doni plian atenton al homrajtaj defioj de evoluantaj landoj kaj zorgi ilian homrajtan bezonon. Unuflankaj devigaj rimedoj malobservas la internaciajn leĝojn, damaĝas la bazajn homrajtojn de koncernaj landoj kaj devas esti tuj nuligataj senkondiĉe.

Trie, persisti en internacia justeco. Neniu lando rajtas servi kiel juĝisto de homaj rajtoj. La homaj rajtoj ne estas preteksto por interveni en alies internajn aferojn kaj haltigi alies disvolvon.

Kvare, persisti en kunlaboro kaj dialogo. 

La Homrajta Konsilio devas esti granda scenejo de konstruivaj dialogo kaj kunlaboro, ne esti luktejo de politika manipulado kaj kontraŭstaro.

Qin diris, ke iuj fortoj senĉese atakas kaj kalumnias Ĉinion per aferoj de Xinjiang kaj Tibeto kaj intencas per tio haltigi Ĉinion por disvolvo. Ĉinio firme oponas tion. Ĉinio bonvenigas, ke la personoj de aliaj landoj sen diskriminacioj vizitos Ĉinion kaj propraokule atestos la faktojn por koni la veron.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree