La 63a fojo! Usono ree frakasis Mondan Komercan Organizon
Mirinda Publikigita: 2023-03-01 14:22:03

Lunde en la regula kunveno pri solvo de disputoj de la Monda Komerca Organizo (MKO), Usono refoje trouzis sian vetoan rajton kaj vetois la projekton pri starigo de elekta procedo de novaj juĝistoj de apelacia institucio. La projekto estis prezentita de 127 membroj de la organizo kaj estis haltigita je la 63a fojo.

Mekanismo de disputa solvo estas unu el gravaj subteniloj de la MKO. En la mekanismo, membroj ĝenerale unue interkonsiliĝas kaj prezentas la disputon al specialistaro por juĝo, se la disputo ne estos solvata en la antaŭaj du procedoj, estos prezentata al apelacia institucio, kiu pro tio ĝuas la titolon “plej supera juĝejo” de monda komerco. Ĝiaj raportoj havas devigan limigan povon kiel “finaj juĝoj”. La apelacia institucio havas 7 juĝistojn kaj la mekanismo normale funkcias kun servo de almenaŭ 3 el tiuj juĝistoj. En la lastaj jaroj la usona registaro ĉiam malhelpis nomumon de novaj juĝistoj. Decembre de 2019 la institucio havis nur unu juĝiston kaj devigite haltis, pro tio la MKO falis en la plej seriozan riskon post sia fondiĝo. En la 30a de novembro 2020 ĉiuj juĝistoj de la departemento eloficiĝis.

Usono estas unu el ĉefaj fondintoj de la MKO, tamen kial ĝi fojfoje haltigis la organizon? Analizantoj diris, ke la fundamenta kialo kuŝas en leviĝo de novaj emerĝantaj ekonomioj. Usono opinias, ke la reguloj de la MKO ne utilas plu al protekto de ĝiaj interesoj kaj limigas “liberecon” de komercaj politikoj de Usono. Laŭ Usono, se la MKO ne estos utiligata laŭ ĝia plaĉo, paralizo de la diskupa solva mekanismo almenaŭ evitos malfavoran juĝon de Usono.

Estas vidite, ke Usono sola faris krizon de la MKO kaj eĉ profitis de tiu temo. Decembre de 2022 la specialista grupo de la disputa solva mekanismo de la MKO juĝis, ke la aldonado de doganaj impostoj de Usono al importitaj feraj kaj aluminiaj produktoj malobeis regulojn de la organizo. Tamen Usono ne akceptis la juĝon kaj prezentis apelacion pretekstante “halton” de la juĝa institucio por senlime prokrasti efektivogn de la juĝo. Tio vekis malkontenton de multaj landoj.

“Respekti regulojn” estas slogano de vaŝingtonaj politikistoj. Tamen ili fakte uzas aŭ abandonas la regulojn laŭ sia plaĉo konforme al siaj interesoj. Post enoficiĝo la registaro de Biden vastigis la koncepton de “ŝtata sekureco” sub preteksto de “konkurenco inter grandaj landoj” kaj efektivigas “prioritaton de Usono” kaj plue rompas la regulojn de internacia komerco. 

Internaciaj reguloj ne estas “familiaj reguloj” de Usono, nek servas por Usono mem. Iuj usonanoj intencas cedigi aliajn landojn per tiel nomata praktika solvo de komerca disputo, tio detruas regulojn de libera komerco kaj rompas multflankan regan regularon. En la tutmondiĝa kaj multflanka mondo, Usono ne povas senbride fari kion ajn ĝi volas kaj devigi la tutan mondon pagi por ĝia “prioritateco”. Se Usono insisteme haltigos la MKO, ĝi fine haltigos sin mem.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree