Ĉefpaĝo Lucis Studio

De “eduka justeco” ĝis “eduka reformo”

Qiu & Lucia Publikigita:2023-03-01 19:44:58

Lernantoj de iu elementa lernejo en la montregiono de centra Ĉinio per interreto partoprenis en aktiveco de legado kun lernantoj de iu elementa lernejo en granda urbo; alia elementa lernejo en la sudokcidenta ĉina montregiono malfermis altkvalitajn kursojn kiel artefarita intelekto, ŝako ktp. Rigardante tiujn scenojn, ĉu vi povas imagi, ke antaŭ pli ol dek jaroj, infanoj en tiuj regionoj apenaŭ plenumis devigan edukon pro mankoj de instruistoj kaj monoj kaj tre longa distanco inter lernejoj kaj iliaj hejmoj?

Por certigi la prioritatan disvolvon de edukado, senĉese pliiĝis la proporcio de nacia financa investo en edukado en malneta enlanda produkto.

En 2022, Ĉinio investis proksimume 600 miliardojn da dolaroj en edukado, okupante pli ol 15% de la malneta enlanda produkto tiujare. Hodiaŭ lernejoj en multaj malproksimaj regionoj eĉ havas saman kvaliton de edukado komparebla al tiu de grandaj urboj.

Kun la daŭra kresko de eduka investo kaj la daŭra disvolviĝo de la ekonomio kaj socio de Ĉinio, ankaŭ la celoj de edukado ŝanĝiĝis, kaj la lando fokusiĝas al altkvalita edukado en la eduka laboro.

Kiel trejni diversajn talentojn bezonatajn de la socio kaj kiel vere efektivigi klerecan edukadon, tiuj temoj altiris la atenton de homoj, kio instigis kontinuan profundiĝon de eduka reformo.

Ĉinoj donis grandan gravecon al edukado ekde antikvaj tempoj, kaj la ŝlosilaj vortoj en la kampo de edukado en ĉiujara raporto pri registara laboro estis alte atentataj de personoj el diversaj rondoj. En la du sesioj de 2021, Tang Jiangpeng, membro de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, diris: “Bona edukado devas kulturi dumvivajn sportistojn, portantojn de respondeco, problemo-solvantojn kaj elegantajn vivantojn, kaj doni al infanoj sanan kaj bonegan personecon por ke ili gajnu estontan feliĉon kaj profitigu la landon kaj socion.” Tiu ĉi parolo vekis sennombrajn resonojn. Ankaŭ mi konsentas kun lia vidpunkto. Li esprimis la atendojn de multaj homoj, inkluzive de mi, pri edukado.