La vilaĝo Xiadang, situanta en la ĉina marborda provinco Fujian, estis la sola vilaĝo sen ŝoseo, kranakvo kaj elektrolumo. La pokapa jara enspezo estis ĉirkaŭ 4 000 juanoj. De 2014, kun la efektivigo de serioj da politikoj por mildigo de malriĉeco, vastaj ŝoseoj estis konstruitaj kaj nova industrio por riĉigo estis trovita.
Per la avantaĝo de ekologiaj resursoj kaj retkomerco, la vilaĝo Xiadang kreis sian propran tean markon. Ĝis nun, la skalo de ĝia tekultivejo atingis 600 mu-ojn, alportante netan profiton de 2 milionoj da juanoj por tieaj kamparanoj ĉiu jare. Kun la kontinuna disvolva turisma industrio, la vilaĝo estis iom post iom liberigita el malriĉeco.
En 2014, multaj vilaĝoj kiel Xiadang troviĝis en Ĉinio, pli ol 70 milionoj da kamparanoj vivis en malriĉa stato. Solvi la problemon de absoluta malriĉeco fariĝis unu el la plej gravaj taskoj por Ĉinio. En marto de 2014, “preciza mildigo el malriĉeco” unuafoje estis subskribita en la raporto pri registara laboro en la dua kunveno de la dekdua Nacia Popola Kongreso. Unue oni devas enketi pri la nivelo kaj kaŭzoj de malriĉeco de ĉiuj malriĉaj familioj, kaj poste efektivigis unu-al-unuan helpon laŭ la reala situacio.
Per kontinuaj klopodoj, la pokapa jara disponebla enspezo de kamparaj loĝantoj en malriĉaj lokoj en Ĉinio kreskis de 6 079 juanoj en 2013 ĝis 12 588 juanoj en 2020, kun averaĝa jara kreskorapideco de pli ol 11%. Preskaŭ 100 milionoj da kamparaj malriĉuloj estis liberigitaj el malriĉeco, atingante la celon de malriĉeco-redukto de la Tagordon 2030 de la UN pri Daŭripova Disvolviĝo je 10 jaroj pli fruaj ol la fiksita dato
Liberigo el malriĉeco ne estas la fino, sed la nova deirpunkto. En 2021, revigligo de kamparaj regionoj fariĝis la nova tasko. En la estonteco, kun la plua profundigo de la strategioj pri revigliĝo de kamparaj regionoj, mi kredas, ke la konstruado de kamparo daŭre pliboniĝos. Mi esperas, ke amikoj povos veni al Ĉinion por mem sperti la vizaĝon, kiu lasos vin neforgesebla impreson.