KPĈ aŭskultis opiniojn pri profundigo de reformo de partiaj kaj ŝtataj institucioj
Yu Publikigita: 2023-03-01 14:57:18

La Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigis konsultiĝan kunvenon marde por aŭskulti opiniojn kaj informi ne-komunistajn politikajn partiojn, la Ĉinan Federacion de Industrio kaj Komerco kaj eksterpartiajn eminentulojn pri la Plano por Reformo de Partiaj kaj Ŝtataj Institucioj.

Prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, prezidis la kunvenon kaj faris gravan paroladon.

Ĉeestantoj estis informitaj de la Centra Komitato de la KPĈ pri la Plano por Reformo de Partiaj kaj Ŝtataj Institucioj.

La Centra Komitato de la KPĈ informis ilin ankaŭ pri listo de proponitaj kandidatoj por ŝtata gvidantaro rekomendota al la unua sesio de la 14a Nacia Popola Kongreso (NPK), kaj listo de proponitaj kandidatoj por la gvidantaro de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), kiu estos rekomendita al la unua sesio de la 14a Nacia Komitato de la ĈPPKK.

Xi diris en sia parolado, ke la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ faris gravajn aranĝojn por profundigi la reformon de partiaj kaj ŝtataj institucioj. Li aldonis, ke la kongreso urĝis klopodojn por profundigi strukturan reformon en la financa sektoro kaj plibonigi la sistemon, en kiu la Centra Komitato de la KPĈ efektivigas unuigitan gvidadon super scienca kaj teknologia laboro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree