De “protekto de blua ĉielo” ĝis “verdaj montoj kaj klaraj akvoj”
Qiu & Lucia Publikigita: 2023-03-01 19:50:29

Kiel rapide distingu ĉu la medio de iu urbo estas loĝebla? El mia neprofesia vidpunkto, la unua afero estas rigardi ĉu la ĉielo super mia kapo estas sufiĉe blua. La hodiaŭa Pekino denove estas bela vetero kun la blua ĉielo.

Parolante pri la blua ĉielo, mi memoras rakonton pri Zou Yi, amatoro-fotografo en Pekino. En 2013, Ĉinio renkontis la plej malbonan nebulan veteron en la historio, kaj “PM2,5” iĝis ŝlosila vorto de publika zorgo. Ekde januaro de 2013, Zou Yi ĉiumatene prenis sian poŝtelefonon kaj fotis la ĉielon tra la fenestro de lia domo. Dum la sekva jardeko, la fotilo de Zou Yi ankaŭ fariĝis ilo por taksi efikecon de registaraj planoj kaj politikoj. Dum pli ol 3 000 tagoj, kiujn li fotis, la griza ĉielo iom post iom fariĝis blua ĉielo kun blankaj nuboj, kaj ĉiu foto rekte registris la ŝanĝojn de la aerkvalito de Pekino. La datumoj ankaŭ pruvis lian observon, kun la nombro da tagoj kun aerkvalito de “bona nivelo” kaj “bonega nivelo” en Pekino konstante pliiĝanta de 176 tagoj en 2013 ĝis 288 tagoj en 2021.

Malantaŭ la plibonigo de la aerkvalito estas alta atento de Ĉinio pri mediprotekto. De 2014 ĝis 2016, la vorto “ekologio” aperis averaĝe ĉirkaŭ 12 fojojn jare en la raporto pri registara laboro de la du sesioj, kaj specifaj aferoj rilataj al la vivo de homoj, kiel regado de poluo kaj nebulo-regado, estis metitajn sur gravan lokon de tagordo. Ekde 2013, la averaĝa koncentriteco de PM2,5 en la ĉefaj urboj de Ĉinio malkreskis je 56%, kaj la nombro da tagoj kun forta poluo malkreskis je 87%. Ĉinio fariĝis unu el la landoj kun la plej rapida plibonigo de la aerkvalito en la mondo. .

Post kiam la problemo de aerkvalito estas efike solvita, Ĉinio proponis novan celon por ekologia civilizacio - verda kaj malaltkarbona disvolviĝo. En la du sesioj en 2021, la karbona kulmino kaj karbona neŭtreco estis unuafoje enskribitaj en la raporton pri registara laboro. Ĉinio atingos “nul-emisiadon” de karbona dioksido per energi-anstataŭado, energi-ŝparo kaj emisia redukto, kaj arbarumo, kaj klopodos atingi karbonan kulminon antaŭ 2030 kaj karbonan neŭtrecon antaŭ 2060.

La propono de ĉi tiu celo signifas, ke niaj ekzistantaj produktmanieroj kaj vivstiloj frontos al profunda ŝanĝo en la estonteco, kaj oni kredas, ke pli bonegaj “verdaj solvoj” aperos en la venontaj kelkaj jaroj. Ni atendu kaj vidu!

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree