Trezoro de Egretardea Insulo
Ĝoja Publikigita: 2023-03-01 07:16:27

En septembro de 2017 en Xiamen okazis la pintkunveno de Brazilo, Rusio, Indio, Ĉinio kaj Sud-Afriko (BRICS). En bonvena bankedo, Xi Jinping prezentis la urbon, kie li laboris, "Xiamen, kun pitoreska pejzaĝo kaj agrabla klimato, estas fama ĝardeno sur maro en Ĉinio. Unu monaton antaŭe, Kulangsu, malgranda insulo en Xiamen, konata kiel 'universala arkitektura muzeo' kaj 'historia internacia setlejo', estis oficiale enlistigita en la Mondan Heredaĵan Liston, aldonante novan koloron al la urbo."

En 1986, la Ok-Diagrama Konstruaĵo, la plej larĝa vilao en Kulangsu, estis longtempe neriparita kaj tute kaduka kaj loĝis tie pli ol dek familioj. Gong Jie, tiama direktoro de la Xiamen-Muzeo, diris tiun ĉi staton al Xi, kiu servis kiel vicurbestro de Xiamen tiutempe. Kaj la malnova konstruaĵo estis savita pro decido de Xi pri riparo. Hodiaŭ la Ok-Diagrama Konstruaĵo estas marko de Kulangsu. Ankaŭ ĝia renovigo fariĝis ekzemplo por riparo de aliaj malnovaj vilaoj en Kulangsu.

Kiam Xi servis en Xiamen, li prezidis kompiladon de Strategio pri Ekonomia kaj Socia Disvolvo de Xiamen, 1985 – 2000, kiu ludis gravan rolon en protektado kaj disvolvado de Kulangsu.

Konservado de Kulangsu sekvas instrukcion de Xi kaj oni protektas ĝin ne nur kiel turisman resurson sed ankaŭ kiel tradician kulturon.

La 8-an de julio, 2017, "Kunlangsu, historia internacia setlejo" farigis membro en la Monda Heredaĵa Listo en la 41a Monda Heredaĵa Konferenco. Aŭdinte la bonan novaĵon, prezidanto Xi alvokis homojn protekti la kulturajn heredaĵojn lasitajn de prauloj.

La 30-an de januaro, 2023, la Nacia Administracio de Kultura Heredaĵo eligis novaĵon, ke Ĉinio komplete fortigos klopodojn por projektoj rilataj al konservado de heredaĵoj en la kuranta jaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree