Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede sendis kondolencan mesaĝon al greka prezidento Katerina Sakellaropoulou pro la akcidento de kolizio de du trajnoj.
Xi diris en sia mesaĝo, ke kun granda malĝojo li informiĝis pri la kolizio de trajnoj, kiu kaŭzis multajn viktimojn, en Grekio, kaj nome de la registaro kaj la popolo de Ĉinio li profunde funebras pri la mortintoj, esprimas sinceran kondolencon al familioj de la mortintoj kaj deziras al la vunditoj fruan resaniĝon.