Ĉina sistemo pri socia sekureco eniris rapidan vojon
Mirinda Publikigita: 2023-03-02 16:10:01

Ĵaŭde matene, la Oficejo pri Novaĵoj de Ŝtata Konsilantaro okazigis gazetaran konferencon, en kiu minsitro pri homaj resursoj kaj socia sekureco Wang Xiaoping konigis, ke en la pasinta jardeko, senĉese riĉiĝis kaj disvolviĝis la sistemo de pozitivaj laborigaj politikoj kun ĉinaj trajtoj, plue perfektiĝis la akcela mekanismo de laborigo kaj ĉiuflanke formiĝis la strukturo de laborigo memvole elektita de laborantoj, kunordigita de merkato, akcelata de registaroj kaj stimulado al entreprenado. En la granda evoluanta lando kun 1 400 milionoj da loĝantoj realiĝis relative plena dungiteco.

Laŭ konigo, estas ĝenerale stabila la laboriga situacio de 2022. En urboj kaj urbetoj de la lando nove aldoniĝis 12,06 milionoj da postenoj kaj la skalo de laborantoj liberigitaj el malriĉeco atingis 32,78 milionojn, pli multe ol tiu de 2021.

Ŝi diris, ke en la pasinta jardeko la sistemo pri socia sekureco eniris rapidan vojon kaj estis konstruita la plej grandskala sistemo pri socia sekureco kaj funkciplena kun evidentaj ĉinaj trajtoj. La Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio ellaboris kaj efektivigis ĝeneralan planon pri reformo kaj perfektigo de fundamenta pensiasekuro, kunordigis tra la lando fundamentan pensiasekuron por dungitoj de entreprenoj, unuigis la pensiasekuran sistemon de urboj kaj vilaĝoj kaj plibonigis la pensiasekuran sistemon kun pluraj niveloj kaj pluraj portiloj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree