Xi Jinping kaj koted’-ivoria prezidento reciproke sendis gratulajn mesaĝojn pro 40a datreveno de diplomatiaj rilatoj
Mirinda Publikigita: 2023-03-02 15:34:22

Ĵaŭde ĉina prezidanto Xi Jinping kaj koted’-ivoria prezidento Alassane Ouattara sendis gratulajn mesaĝojn unu al la alia celebre al la 40a datreveno de establo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Koted’-Ivorio.

Xi diris, ke en la pasintaj 40 jaroj la du landoj ĉiam tenas sincerecon kaj amikecon, subtenas unu al la alia en demandoj kun kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj kaj estas gravaj amikoj kaj partneroj en disvolva kaj prospera vojo. Li alte atentas la rilatojn inter la du landoj kaj volas klopodi kune kun Alassane Ouattara, surbaze de la 40a datreveno, por solidigi la reciprokan subtenon, fortigi ĉiuflankan kunlaboron, antaŭenigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Koted’-Ivorio al nova etapo kaj pli bone feliĉigi la du popolojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree