Oficialulo de la Ministerio pri Komerco diris merkrede, ke Ĉinio firme oponas la Raporton 2022 al la Kongreso pri Obeo de Ĉinio al la Monda Organizo pri Komerco (MOK) publikigita de la Oficejo de Usona Komerca Reprezentanto, ĉar ĝi plene elmontras la unuflankan penson kaj konsekvencan tiranecon de la usona flanko.
La oficialulo diris, ke la usona flanko ignoris la grandajn atingojn de Ĉinio en plenumo de ĝiaj promesoj al la MOK, distordis ĝian progreson en disvolvado de la merkata ekonomio kaj neis ĝiajn gravajn kontribuojn al la multflanka komerca sistemo kaj tutmonda ekonomia disvolviĝo.
La oficialulo rimarkigis, ke Usono juĝis aliajn membrojn de la MOK per siaj propraj kriterioj pri "merkata ekonomio", al kiuj mankas jura kaj fakta bazo. Kiel la plej granda evoluanta lando en la MOK, Ĉinio ĉiam subtenis la multflankan komercan sistemon kaj komplete plenumis siajn aliĝajn promesojn al la MOK dum pli ol du jardekoj. Ĉinio estis vaste rekonata de membroj de la MOK pro sia daŭra vastigo de altnivela institucia malfermo, kaj pro la aktiva helpo al aliaj evoluantaj membrolandoj, precipe la plej subevoluintaj, por kunfandiĝi en la multflankan komercan sistemon.
La oficialulo diris ankaŭ, ke Ĉinio alvokas Usonon ĝusttempe korekti siajn erarajn agojn, observi la regulojn de la MOK kaj siajn proprajn promesojn, kaj ludi sian rolon por protekti la aŭtoritaton, integrecon kaj efikecon de la multflanka komerca sistemo.