Xi gratulas Vo Van Thuong pro lia enoficiĝo kiel vjetnama prezidanto
Yu Publikigita: 2023-03-02 20:36:20

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde sendis gratulan mesaĝon al Vo Van Thuong pro lia enoficiĝo kiel vjetnama prezidanto.

Xi diris en la mesaĝo, ke Ĉinio kaj Vjetnamio estas socialismaj amikaj najbaroj ligitaj per montoj kaj riveroj, kaj ke ekde la pasinta jaro, ĝenerala sekretario Nguyen Phu Trong kaj li atingis gravan konsenton pri firmigo de tradicia amikeco, plifortigo de strategia komunikado kaj profundigo de reciprokprofita kunlaboro kaj kune desegnis grandiozan planon por la disvolviĝo de ĉina-vjetnama ampleksa strategia partnereco en la nova epoko . Xi aldonis, ke li donas grandan gravecon al ĉina-vjetnamaj rilatoj kaj volas labori kun prezidanto Thuong por akceli daŭran, sanan kaj stabilan disvolviĝon de duflankaj rilatoj kaj senĉese antaŭenmarŝi al komuna konstruado de ĉina-vjetnama komunumo de komuna estonteco kun strategia signifo.


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree