Fiaskis publikigo de komuna deklaro en kunveno de eksterlandaferaj ministroj de G20
Mirinda Publikigita: 2023-03-03 17:23:33

Kaŭze de nekunordigeblaj diverĝoj inter diversaj partioj, la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Grupo 20 ne povis publikigi komunan deklaron. Vespere de la 2a de marto, fermiĝis la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Grupo 20 en Nov-Delhio. Hinda ministro pri eksterlandaj aferoj S. Jaishankar konfirmis tiun fakton. Laŭ raporto, la fermita kunveno okazinta tiutage refoje estis kondukita al la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio. Okazis forta disputo inter eksterlandaferaj ministroj de okcidentaj landoj gvidataj de Usono kaj rusa ministro. La Okcidento postulis, ke la Grupo 20 donos premon al Rusio por fini la militon. Sed Rusio kritikis, ke okcidentaj landoj turnis la tagordon de la Grupo 20 en farson. Estas bedaŭrinde, ke post kiam Hindio servis kiel prezidantolando de la Grupo 20, ankaŭ la kunveno de financaj ministroj de la Grupo 20 okazinta lastatempe ne publikigis komunan deklaron. Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang alvokis, ke la Grupo 20 portu sian devon kaj enkorpigu respondecon kaj kunlaboron.

Antaŭtagmeze de la 2a de marto, hinda ĉefministro Narendra Damodardas Modi faris parolon per videoligo en la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Grupo 20 kaj diris, ke nun multflankismo vizaĝas al krizo. Financa krizo, klimatŝanĝiĝo, pandemio, terorismo, milito, ĉio ĉi klare montris, ke fiaskis la tutmonda regado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree