Ĉinio pretas konstrui tre malalt-terorbitan satelit-konstelacion
Yu Publikigita: 2023-03-03 16:10:47


Oficialulo el la Ĉina Korporacio de Aerokosma Scienco kaj Industrio merkrede diris, ke Ĉinio pretas konstrui sian unuan konstelacion de tre malalt-terorbitaj satelitoj, kun la unua lanĉo planita por ĉi tiu septembro.

Song Xiaoming, estro de la Dua Instituto de la Ĉina Korporacio de Aerokosma Scienco, diris, ke la lanĉo kontrolos kaj elmontros ŝlosilajn teknologiojn kiel flugon de tre malalta terorbito, altdifinan foton de la Tero, inteligentan prilaboron kaj rektan transmision de informoj al terminaloj de uzantoj.

Song diris, ke tre malalta terorbito aludas la altitudon de 150 ĝis 300 kilometroj for de la Tero, kaj tre malalt-terorbitaj satelitoj havas la aldonan avantaĝon esti pli malmultekostaj kaj liveri pli efikan transmision ol satelitoj ĉe pli altaj orbitoj, ebligante amasproduktadon de satelitoj kaj altdensecaj lanĉoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree