Eŭropaj observantoj alte taksas Pozicion de Ĉinio pri Politika Solvado de Ukraina Krizo
Yu Publikigita: 2023-03-03 17:40:01

La 24an de februaro, okaze de la unua datreveno de la plena eskaladiĝo de la ukraina krizo, la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj publikigis la dokumenton Pozicio de Ĉinio pri Politika Solvado de Ukraina Krizo. Responde al tio, Stephane Dujarric, proparolanto de ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, diris, ke la solvo proponita de la ĉina registaro estas grava kontribuo, kaj aparte grava estas la propono, ke devas esti oponata uzo aŭ minaco de uzo de nukleaj armiloj. Krome, ankaŭ politikaj fakuloj el pluraj eŭropaj landoj donis pozitivajn komentojn pri la ĉina dokumento.

 Ivan Mrkic, eksa serba ministro pri eksterlandaj aferoj

Ivan Mrkic, eksa serba ministro pri eksterlandaj aferoj, diris: "En ĉi tiu momento, Ĉinio publikigis ĉi tiun tre gravan dokumenton. Ĝi alvokis batalhalton kaj komencon de paca intertraktado, montrante la elirejon por la politika solvado de la ukraina krizo, kaj liverante referencan solvon al ĉiuj partioj, kiuj esperas pace solvi la demandon. La esenco de la ĉina dokumento estas protekti resursojn, defendi infrastrukturon, savi vivojn kaj konservi pacon. Laŭ mi, ĉi tiu movo montras la respondecon de Ĉinio kiel granda lando, kio konformas al ĝia politika influo sur la internacia areno.”

D-ro Michael Borchmann, eksa direktoro de la Departemento pri Eŭropaj kaj Internaciaj Aferoj de Hesio, Germanio

D-ro Michael Borchmann, eksa direktoro de la Departemento pri Eŭropaj kaj Internaciaj Aferoj de Hesio, Germanio, kaj altranga konsilisto de la Ĉina Internacia Invest-Akcela Centro (Germanio), diris, ke la dokumento de Ĉinio faris klaran proponon por fini la krizon de Ukrainio. "Ni ne volas vidi novan dissplitiĝon en Eŭropo, nek deziras novan konfrontiĝon. Ni deziras certigi pacon. Mi volas emfazi denove la vortojn de eksa ĉefministro Helmut Schmidt: Prefere estas intertraktadi dum 100 horoj vane ol pafi dum unu minuto."

 Sylwester Szafarz, la eksa pola ĝenerala konsulo en Ŝanhajo

Sylwester Szafarz, la eksa pola ĝenerala konsulo en Ŝanhajo, diris, ke la intensigo de la lukto por "influsfero" kaŭzis la kreskantan aventurismon de Usono en la mondo, precipe en Azi-Pacifiko, Centr- kaj Orient-Eŭropo kaj aliaj regionoj. Usono provokis Rusion per la ukraina krizo kaj Ĉinion per pliigo de la streĉeco de la Tajvana Markolo. Estas evidenta kunekzisto inter ambaŭ. Tiamaniere Usono provas reakiri sian perditan statuson kaj plifortigi sian influon sur la internacia areno.

 

Marsela Musabelliu, plenuma direktoro de la Albana Instituto pri Tutmondiĝo

Marsela Musabelliu, plenuma direktoro de la Albana Instituto pri Tutmondiĝo, diris, ke Ĉinio ĉiam ludis konstruivan rolon kiel respondeca granda lando en mildigo de la situacio, solvado de krizo, desegnado de bazaj principoj kaj aliaj aspektoj. Ĝi neniam staris flanke, aldonis brulaĵon al la fajro aŭ profitis de tio. La tuta mondo suferas de ĉi tiu konflikto. Intertraktadu kiel fini la konflikton sen plua eskalado de la milito, prefere ol diri belajn vortojn kaj fari senbazajn akuzojn antaŭ la kamerao.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree