Ĉina armeo urĝas Usonon tuj haltigi planon pri armilaj vendoj al Tajvano
Yu Publikigita: 2023-03-03 21:39:10

Proparolanto de la ĉina armeo vendrede esprimis firman oponon kontraŭ la usona plano pri armilaj vendoj al la regiono Tajvano, urĝante la usonan flankon tuj haltigi la planon kaj ĉesigi militan kontakton kun la insulo.

Tan Kefei, proparolanto de la Ministerio pri Nacia Defendo de Ĉinio, faris la rimarkojn responde al usona aprobo de planita vendo de 619 milionoj da usonaj dolaroj da novaj armiloj al Tajvano, inkluzive de misiloj por ĝiaj aviadiloj F-16. Li diris, "Ni postulas, ke Usono ĉesu vendi armilojn al Tajvano, haltigu militan kontakton kun Tajvano, kaj ĉesigu intervenon en la tajvanan demandon kaj pliigon de streĉeco de la Tajvana Markolo."

Tan diris, ke la usonaj armilaj vendoj al Tajvano estas publika enmiksiĝo en la internajn aferojn de Ĉinio kaj grave malobservas la principon de unu Ĉinio, kaj la kondiĉojn de la tri ĉina-usonaj komunaj komunikaĵoj, precipe la Komunikaĵon de la 17a de Aŭgusto. La movo damaĝas la suverenecon kaj sekurecajn interesojn de Ĉinio, kaj minacas la pacon kaj stabilecon de la Tajvana Markolo. 

Tan aldonis, "La Ĉina Popola Liberiga Armeo ĉiam estas preta por reagi al ĉiuj provokoj de 'sendependeco' kaj interveno de eksteraj fortoj, kaj rezolute defendos nacian suverenecon kaj teritorian integrecon.”

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree