Ĉina plej alta politika konsultiĝa instanco okazigis gazetaran konferencon antaŭ jara sesio
Yu Publikigita: 2023-03-03 18:51:32

La Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK) okazigis gazetaran konferencon vendrede, tagon antaŭ la jara sesio de la plej alta politika konsultiĝa instanco.

Guo Weimin, proparolanto de la unua sesio de la 14a Nacia Komitato de la ĈPPKK, informis la gazetaron pri la sesio.

Guo diris, ke la unua sesio de la 14a Nacia Komitato de la ĈPPKK okazos de la 4a ĝis la 11a de marto. Dum la sesio, politikaj konsilantoj aŭskultos kaj diskutos raporton pri la laboro de la Konstanta Komitato de la Nacia Komitato de la ĈPPKK kaj raporton pri traktado de proponoj de politikaj konsilantoj. Ili ĉeestos la unuan sesion de la 14a Nacia Popola Kongreso (NPK) kiel nevoĉdonaj partoprenantoj, aŭskultante kaj diskutante raportojn inkluzive de tiu pri registara laboro. Krome, ili ekzamenos la amendon al la statuto de la ĈPPKK, la politikan rezolucion de la unua sesio de la 14a ĈPPKK kaj aliajn rezoluciojn kaj raportojn, kaj elektos la prezidanton, vicprezidantojn, ĝeneralan sekretarion kaj la Konstantan Komitaton de la 14a Nacia Komitato de la ĈPPKK.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree