Nova kompreno pri socialismo en Ĉinio
CHOI Man Won Publikigita: 2023-03-03 18:13:48

CHOI Man Won, sudkorea esperantisto, kiu studis kaj laboris en Ĉinio por pli ol dek jaroj. Jen estas tria parto de lia rakonto:

La unu el kelkaj gajnoj dum mia 10 jara studo en Pekino estas jena instruo: Prompta apliko de la ideo, kongrue kun la situacio kaj kondiĉo de aktuala loko, sed ne la dogmisme. 

Kapitalisma disvolviĝo de ekonomio havis diversajn modelojn kiel la usona, germana, sveda, japana ktp. Sed la socialisma havis nur en unu lando, Sovetion kaj pro tio preskaŭ ĉiuj landoj, kiuj havis koloniigitajn historiojn, sekvis la sovetian modelon dogmisme tuj post la sendependiĝo el sub la koloniado de imperiismaj landoj. 

Spite al la fakto, ke tiuj ĉi landoj havis tute malsamanjn kondiĉojn en kulturo, ekonomio, historio ktp, kompare kun la Sovetio, sed ili blinde kaj dogmisme aplikis la politikojn de Sovetio, kaj tian malsukcesan rezulton ni ĉiuj jam klare vidis. Sed Ĉinio iris sur sian propran vojon, surbaze de la Marksisma-Leninisma ideo, prompte utiligis taktikojn konforme al siaj kondiĉoj kaj situacio. Fakte tiu ĉi fleksebleco de Ĉinio allogis min.

Kun granda anticipo, mia studo en Ĉinio komenciĝis en 1994, sed ĝi ne tre glate iris pro ĉinlingvokapablo mia ne tre alta, kian mi ne malofte spertis kun esperantistoj. Ĉar Ĉinio estas tre vasta kaj konsista el 56 naciecoj kaj plie eĉ pro ĝia vasteco, diferencas akcentoj kaj prononcoj laŭregione.

Unu interesan epizodon mi volas kunposedi kun vi. Dum mia komenca periodo en Pekino, mi trovis jenan sloganon “Uzu putonghua (ĉina moderna komuna parollingvo)” sur muroj de publikaj ejoj, ekz. flughaveno, stacidomo ktp. Kial nur la pekinan? Mi tiam ne bone komprenis la sencon kaj signifon de tiu slogano, sed ne multe da tempo bezonis mi mem kompreni sencon de la slogano pro mia kurso en kiu kvin profesoroj lekciis pri unu studobjekto. 

Estis kurso titolita “La ideo de Mao Zedong” kaj pri tiu kurso lekciis kvin profesoroj laŭ la temo ekz. filozofia, politika, diplomatia, armea ideoj de Mao Zedong, kaj plej malfeliĉe por mi estis, ke la naskiĝlokoj de tiuj profesoroj esits tute ne samaj kaj aldone ankaŭ la studentoj. Kvin profesoroj kun siaj lokaj akcentoj kaj prononcoj respektive lekciis je ĉ. 2 semajnoj. Terurege. Kiam mi apenaŭ kutimiĝis al la prononco kaj akcento de iu profesoro, tiam venis nova alia profesoro kun nova akcento. Mi du-trioble devis demandi al ĉinaj studentoj kaj profesoroj post la kurso kompare kun aliaj studobjektoj. 

De tempo al tempo dum studado, mi vojaĝis kelkajn historiajn lokojn de ĉina moderna historio kiel Shanghai, LuHaiFeng de Guangdong-provinco, Chongqing, Yan'an ktp kaj tie povis konfirmi ĉinecan karakteron de la revolucio politike.

Piede kaj bicikle mi trarigardis ne malmultajn pekinajn stratetojn kaj urbocentrojn kun scivolemaj okuloj. Sur ĉefaj stratoj ir-revenis ege multaj homoj tuttage, kaj en parkoj aŭ grandaj aŭ malgrandaj povis trovi libertempulojn, kiuj ludis tradiciajn dancon kaj tajĝiĉjŭan-on. Unua impreso de Pekino al mi, kiu ĵus antaŭe vizitis kaj rigardis kelkajn urbojn el ekonomie plej evoluitaj en la mondo kiel Berlino, Parizo, Tokio k.t.p., donis ne tro fortan impreson. 

En komencaj jaroj de 1990, nur kelkaj urbocentroj de Pekino kiel Wangfujing, Dongdan, Xidan ktp. kaj la kvartalo de ambasadorejoj eksterlandaj povis allogi homojn precipe junulojn. Ankaŭ mi de tempo al tempo vizitis la ambasadorejan kvartalon semajnfine por refreŝigi min kun kelkaj amikoj, sed multaj distriktoj de Pekino estis ne sufiĉe disvolvitaj kaj mankis vigleco laŭ mi.

Hazarde mi kaptis ŝancon vojaĝi al Hongkongo en 1994 kaj mi decidis trajne atingi tien de Pekino. Survoje al Hongkongo, mi vizitis kelkajn urbojn de Guangdong-provinco kiel Kantono, Zhuhai kaj Shenzhen. En tiuj ĉi 3 urboj, mi forte sentis la rezultaton de la malferma politiko, kiun mi ne povis senti en Pekino. Vidiĝis, ke ili pli memvole kaj energie laboris por ŝanĝigi sian ekonomian situacion ol Pekinanoj.

Sed ne multe poste Pekino ankaŭ vekiĝis de longa silentado kaj disvolĝis senĉese kaj rapide ekde mezaj jaroj de la 1990-aj jaroj laŭ mia memoro. Laŭ la esprimo de iu japana amiko, Pekino disvolvis je kapturniĝa rapideco.

Wangfujing-librovendejo en la fama strato Wangfujing

Tiu amiko diris al mi unu sperton el siaj memoraĵoj. En 1995 pro la studo li ĉirkaŭ duonjaron ne vizitis en la fama strato Wangfujing la Xinhua-librovendejon, kiu estis la plej granda librovendejo tiam en Pekino kaj urbocentro. Iu semajnfine de samjara aŭtuno li vizitis la librovendejon kaj kutime piedumis ĉiovendejojn, vidindejojn kaj li estis ŝokita pro tute malsama pejzaĝo de la urbocentro kompare kun antaŭ duonjaro. Ja povis esti trograndigo en lia esprimo, sed ankaŭ mi sufiĉe simpatiis lian surprizon pro la rapidega ŝanĝiĝo kaj disvolviĝo de Pekino ne nur la stariĝo la altegaj domegoj kaj multiĝo de luksaj aŭtoj privataj, sed ankaŭ je la kompreno kaj koncepto de pekinanoj kune kun la sociaj ŝanĝiĝoj. 

Najbare de mia univ. estis knedlikovendejo. tre bongusta kaj mi frekventis tien kaj gustimis diversgustajn knedlikaĵojn. sed iom poste mi trovis, ke la ferma horo de la knedlikejo ne samaj kaj en iu tago mi demandis mastron: 'kial tiom frue finis hieraŭ?' respondo lia estis: ' pli frue ol aliaj tagoj forvendis ĉiun varon faritan'. mia demando: 'kial ne plu faris knedlikaĵojn?' lia respondo: 'kial ni devas plu fari ĝin?'. Sed post paso da tempo, tia situacio, kia de tempo al tempo finis komercon pli ol la decidita. Tio signifas, ke la vendejo eble pli faris knedlikaĵojn se la faritaĵoj estis forvenditaj antaŭ ol la ferma horo. 

Similajn situaciojn, kiajn oni nomis la rezulton de la teksta socialismo, povis sperti en diversaj kampoj en komencaj jaroj de la 1990-aj jaroj, sed la tiaj rapide malsperis.

La pejzaĝoj de Pekino estis rapidege ŝanĝitaj. Multobliĝis prosperaj urbocentroj kaj komercstratoj. Kompreneble tiaj ĉi prosperiĝoj de plenplenaj kampoj ne nur kovras grandajn urbojn kiel  Pekino, Shanghai, Kantono, Chongqing, sed ankaŭ atingis tutan landon.

Tian ĉi rapidan kaj stabilan disvolviĝon de ekonomio ne povas klarigi kun la politika stabileco de Ĉinio. Post la malapero de ekssocialismaj landoj, kelkaj esploristoj ekster Ĉinio prospektis politikan ŝanceliĝon de Ĉinio. Sed Ĉinio, gvidata de la Ĉina Komunista Partio, jam pli ol 40 jarojn disvolviĝis ekonomie kaj politike kaj nun ludas gravan rolon en la mondo. En tiu ĉi punkto povas esti dirite, ke ĉinstila administrado de socialismo, sed ne la dogmisma, faris ĉefan rolon kaj ĝi ankaŭ pruvis, ke ĉiuj ideoj politika, ekonomia ktp. devas aplikiĝi sub la konkretaj situacio kaj kondiĉoj de koncernatoj.  

Mia 10 jara studado en Pekino estis la procezo kompreni modernan Ĉinion. Ĉinoj liberigis sin mem senĉesa batalado kontraŭ imperiismaj invadoj inkluzive de japana militismo laŭ la gvido de la Ĉina Komunista Partio kaj konstruis novan popolan respublikon, kiu konkeris ne malmultajn malfacilaĵojn internajn kaj eksterajn kaj nun Ĉinio disvoviĝas pli ol 40 jarojn post praktiko de reformado kaj malfermo juste konkurencante kune kun okcident-eŭropaj landoj ŝultron ĉe ŝultro.

Fine de aŭgusto 2003, Mi finis mian studon 10-jaran kaj revenis Sudkoreion kaj nun laboras en Gŭangĵu, mia hejmurbo lekciante pri la intenaciaj rilatoj aŭ kun Ĉinio aŭ kun Nordkoreio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree