Qin Gang ĉeestis kunvenon de eksterlandaferaj ministroj de Grupo 20
Mirinda Publikigita: 2023-03-03 15:24:00

La 2an de marto laŭ la loka tempo, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang ĉeestis kunvenon de eksterlandaferaj ministroj de la Grupo 20. 

Qin Gang diris, ke fronte al tumulta internacia situacio kaj senĉesaj tutmondaj defioj, la Grupo 20 devas porti sian devon, enkorpigi respondecon kaj kunlaboron kaj fari kontribuon por akcelo de tutmonda disvolvo kaj prospero. Ni devas efektivigi veran multflankismon, persisti en la kunlabora principo de egala dialogo kaj konsultiĝo, ne fari devigan politikon aŭ kontraŭstaron. Ni devas antaŭenigi sanan disvolviĝon de tutmondiĝo, oponi kontraŭ unuflankismo, protektismo kaj tranĉo de ligiloj kaj antaŭenpuŝi pli inkluzivecan, ĝeneralprofitan kaj flekseblan tutmondan disvolviĝon. 

Qin prezentis tri proponojn: unue fortigi kunordigon de makroskopaj ekonomiaj politikoj kaj protekti grenan kaj energian sekurecon. Due perfektigi tutmondan ekonomian regadon kaj laŭdate plenumi 16an ĝeneralan ekzamenon de kvoto de Internacia Mona Fonduso. Trie fortigi internacian disvolvan kunlaboron. 

Li akcentis, ke Ĉinio prezentis tutmondan sekurecan iniciaton, publikigis starpunktan dokumenton pri politika solvo de la ukraina krizo, kaj ĉiam starante ĉe la flanko de paco aktive faros interpacigon kaj ludos kontruivan rolon. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree