Protekto de proprieto de privataj entreprenoj kaj rajtoj de entreprenistoj laŭ leĝo
Selena Publikigita: 2023-03-05 11:44:37

La raporto pri registara laboro, kiu estis submetita al la plej alta leĝdona instanco por ekzamenado dimanĉe, montris, ke Ĉinio laŭleĝe protektos proprieton de privataj entreprenoj kaj rajtojn de entreprenistoj, kuraĝigos kaj subtenos disvolviĝon kaj progreson de privata ekonomio kaj privataj entreprenoj, subtenos disvolviĝon de mezaj, etaj kaj tre malgrandaj entreprenoj kaj memdungitoj kaj konstruos la novan tipon de sinceraj kaj puraj rilatoj inter la registaro kaj komercistaro. Ĉio ĉi celas krei medion de justa konkurenco kaj sana kreskado por entreprenoj kun diversaj formoj de proprieto kaj altigi prognozon kaj fidon al la merkato.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree