Ĉina ĉefministro Li Keqiang faris registaran laborraporton
Mirinda Publikigita: 2023-03-05 10:22:58

Dimanĉe matene en Pekino en la Granda Popola Halo inaŭguriĝis jara sesio de la 14a Nacia Popola Kongreso, la plej alta ŝtata leĝdona organo de Ĉinio. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, kaj aliaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj kaj preskaŭ 3 000 deputitoj de la NPK ĉeestis la inaŭguron.

La NPK de la nova jaro elektos kaj decidos nomumi membrojn de novaj ŝtataj institucioj, pridiskutos raporton pri registara laboro, difinos ĉefajn celojn kaj taskojn de ekonomia kaj socia disvolviĝo de la lando kaj praktikajn strategiojn de la registaro en 2023.

Laŭ la tagordo, la kongreso ekzamenos reviziitan skizon de la leĝdona leĝo kaj planon pri reformo de institucioj de la Ŝtata Konsilio.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang faris registaran laborraporton. Li diris, ke en 2022 Ĉinio realigis stabilan funkcion en ekonomio, stabile altigis disvolvan kvaliton kaj tenis ĝeneralan stabilecon de la socio. Ĉina disvolvo akiris malfacile akireblajn novajn atingojn. 

Li diris, ke en la pasinta jaro ĉina ekonomio estis influita de pandemio, pluraj neatenditaj faktoroj en- kaj eksterlandaj. Sub forta gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), Ĉinio altefike kunordigis preventon kaj regadon de la epidemio kaj ekonomian kaj socian disvolvon, optimumigis preventajn rimedojn de la epidemio. Fronte al premo de malsupreniro de la ekonomio, Ĉinio uzis rezervitajn politikajn ilojn kaj efektivigis difinitajn rimedojn, firme antaŭenigis provizflankan strukturan reformon, eldonis serion da politikoj kaj rimedoj por stabiligi la ekonomion kaj antaŭenpuŝi releviĝon de la ekonomio. 

Li konigis, ke en la pasinta jaro, la malneta enlanda produkto de Ĉinio pliiĝis je 3%, la nombro de nove aldonitaj laborpostenoj de urboj kaj urbetoj superis 12 milionojn, kaj la loĝantara konsuma prezindico pliiĝis je preskaŭ 2%. En la komplika kaj ŝanĝiĝema situacio, Ĉinio atingis la celon kaj plenumis taskon pri ekonomia kaj socia disvolviĝo por la jaro. La ĉina ekonomio montris fortan elastecon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree