Je la 9a horo dimanĉe en Pekino en la Granda Popola Halo inaŭguriĝis unua sesio de 14a Nacia Popola Kongreso. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, kaj aliaj ŝtataj kaj partiaj gvidantoj ĉeestis la inaŭguron.
Ĉina ĉefministro Li Keqiang faris registaran laborraporton.