Ĉinio ĉiam estas konstruanto de monda paco, kontribuanto al tutmonda disvolviĝo kaj defendanto de internacia ordo!
Qiujieming Publikigita: 2023-03-05 11:45:46

La raporto pri registara laboro publikigita dimanĉe emfazis, ke Ĉinio devas firme sekvi sendependan diplomatian politikon de paco, senŝanceliĝe sekvi la vojon de paca disvolviĝo, disvolvi amikan kunlaboron kun aliaj landoj surbaze de la kvin principoj de la paca kunekzisto, kaj firme sekvi la malferman strategion de reciproka profito kaj komuna gajno, ĉiam esti konstruanto de monda paco, kontribuanto al tutmonda disvolviĝo kaj defendanto de internacia ordo.

La raporto montris, ke Ĉinio volas kunlabori kun la internacia komunumo por efektivigi la Tutmondan Disvolvan Iniciaton kaj la Tutmondan Sekuran Iniciaton, antaŭenigi la komunajn valorojn de la tuta homaro, kunlabori por antaŭenigi la konstruadon de komunumo kun  komuna estonteco por la homaro, kaj konservi mondan pacon kaj regionan stabilecon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree