Pasintaj kvin jaroj estas eksterordinaraj
Mirinda Publikigita: 2023-03-05 12:23:27

Dimanĉe en la registara laborraporto farita de ĉina ĉefministro Li Keqiang diris, ke la pasintaj kvin jaroj estas ege eksterordinaraj . Sub firma gvidado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kun Xi Jinping ĉe la kerno, Ĉinio eltenis provon de pluraj defioj de akcelata ŝanĝiĝo de la monda situacio, impulso de la novkronvirusa epidemio kaj malsupreniro de la ekonomio, laŭdate venkis en la batalo kontraŭ malriĉeco, laŭdate konstruis modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj, realigis la unuan centjaran celon kaj komencis novan vojaĝon al la dua centjara celo. 

La ekonomia disvolviĝo iris sur novan etaĝon. La malneta enlanda produkto de Ĉinio multiĝis al 121 duilionoj da juanoj, averaĝe jare pliiĝis je 5,2% en pasintaj kvin jaroj. La multiĝo en pasinta jardeko proksimiĝis al 70 duilionoj da juanoj, la jara kresko estis 6,2%. Realiĝis meza kaj altrapida kresko sur alta bazo kaj iris al altkvalita disvolvo. La financa enspezo multiĝis al 20,4 duilionoj da juanoj. La jara grenproduktkvanto estis stabiligita je la nivelo de 650 miliardoj da kilogramoj en la pasintaj sinsekvaj jaroj.

La industria aldona valoro rompis 40 duilionojn da juanoj. La postenoj jare multigitaj en urbetoj estis 12,7 milionoj. La rrezervo de fremda valuto estis 3 duilionoj da usonaj dolaroj. La ekonomia kapablo evidente leviĝis.

Sukcese estis plenumita la tasko por elimini malriĉecon. Post 8-jara kontinua penado, preskaŭ 100 milionoj da malriĉuloj en la kamparo sin liberigis el malriĉeco, pli ol 9,6 milionoj da malriĉaj loĝantoj faris translokiĝon kaj estis historie solvia la absoluta malriĉeco. 

Sciencteknologia novigo akiris abundajn fruktojn. Iuj kernaj teknikoj akiris novajn rompecajn atingojn. Novaj fruktoj plue aperis en homloĝata aerspaco, esplorado de la Luno kaj la Marso, monitorado en profundaj maroj kaj profundaj teroj, superkomputilo, satelitoj, nukleelektraj teknikoj, fabrikado de granda aviadilo, artefarita intelekto, ktp. Plue fortiĝis la disvolva kapablo subtenata de novigo.

Estis plue plibonigita ekonomia strukturo. Aldona valoro de altteknika fabrikado kaj ekipaĵa fabrikado jare kreskis respektive je 10,6% kaj 7,9%. Plue grandiĝis diĝita ekonomio kaj ratio de okupo de novaj industrioj, novaj formoj en la enlanda malneta produkto altiĝis al 17%. Nova movforto de ekonomia disvolviĝo rapide kreskis.  

Estis pliperfektigita infrastrukturo. Komenciĝis konstruado de gravaj akvoutiligaj inĝenieriaĵoj. La funkcia distanco de altrapidaj fervojoj multiĝis de 25 mil kilometroj al 42 mil kilometroj. La funkcia distanco de altrapidaj ŝoseoj multiĝis de 136 mil kilometroj al 177 mil kilometroj.

Plue profundiĝas reformo kaj malfermo. Estis profunde efektivigita provizflanka struktura reformo. Negoca medio evidente pliboniĝis. Estis praktike antaŭenigata kuna konstruado de Zono kaj Vojo kaj estis konstruita la monde plej granda liberkomerca regiono. 

Ekologia medio evidente pliboniĝis. Energikonsumo de pounua enlanda malneta produkto malaltiĝis je 8,1% kaj emisio de karbona dioksido malaltiĝis je 14,1%. 

La vivnivelo de la popolo plue altiĝas. La kresko de civitana enspezo fundamente paralelas kun ekonomia kresko. Fundamenta emerita pensio kovris 1,05 miliardojn da homoj kaj baza medicina asekuro stabile altiĝis. 


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree