Ĉina nacia leĝdona instanco komencis sian jaran sesion
Yu Publikigita: 2023-03-05 17:08:21

La malferma kunveno de la unua sesio de la 14a Nacia Popola Kongreso de Ĉinio okazis en la Granda Popola Halo en Pekino dimanĉe.

Ĉefministro Li Keqiang, nome de la Ŝtata Konsilio, faris registaran laborraporton al la nacia leĝdona instanco por ekzameno.

La laborraporto diris, ke dum la pasintaj kvin jaroj, serio de gravaj atingoj estis akiritaj en nacia defendo kaj milita disvolviĝo. La popolaj armitaj trupoj faris operacojn en firma kaj fleksebla maniero, efike plenumis gravajn misiojn koncernajn al landlima defendo, protekto de maraj rajtoj, bato kontraŭ terorismo kaj konservo de stabileco, mildigo de katastrofoj kaj krizhelpo, respondo al pandemio KOVIM-19, packonservo, kaj eskorto de komercaj ŝipoj. “Nia nacidefenda mobiliza kapablo estis levita. Kun tiuj klopodoj, ni plene protektis la suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn de Ĉinio.”

La raporto diris, ke la popolaj armitaj trupoj, kun fokuso sur la celoj por la centjariĝo de la Popola Liberiga Armeo en 2027, devas klopodi por efektivigi militajn operacojn, plialtigi batalpretecon kaj plifortigi militan kapablon por plenumi taskojn konfiditajn de la partio kaj la popolo.

La raporto diris, ke Ĉinio volas labori kun la internacia komunumo por efektivigi la Tutmondan Disvolvan Iniciaton kaj la Tutmondan Sekurecan Iniciaton kaj diskonigi la komunajn valorojn de la homaro. Ĝi akcentis, "Ni devontigos nin plu al sendependa ekstera politiko de paco kaj paca disvolviĝo kaj strebos al amikeco kaj kunlaboro kun aliaj landoj surbaze de la kvin principoj de paca kunekzisto. Ni firme sekvos la strategion de malfermo por reciproka profito. Ni klopodos plu por protekti mondan pacon, kontribuos al tutmonda disvolviĝo kaj subtenos la internacian ordon.”

Laŭ la raporto, grand-landa diplomatio kun ĉinaj trajtoj estis farita sur ĉiuj frontoj dum la pasintaj kvin jaroj. Ĝi diris: "Kun kuraĝo kaj kapablo por staro sur la pozicio, ni rezolute protektis la suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn de Ĉinio. Ni aktive grandigis tutmondajn partnerecojn, laboris por konstrui malferman mondan ekonomion, protektis multflankismon kaj akcelis la konstruadon de homa komunumo kun komuna estonteco. Kiel respondeca granda lando, Ĉinio ludis gravajn kaj konstruivajn rolojn por plifortigi internacian kunlaboron pri KOVIM-19 kaj traktis tutmondajn defiojn kaj regionajn tiklajn demandojn, tiel farante gravajn kontribuojn al paco kaj disvolviĝo de la mondo.”

La raporto diris, ke Ĉinio celas kreskigi sian ekonomion je ĉirkaŭ 5% en 2023, kaj fiksis sian celon de inflacio, aŭ kresko de konsumpreza indekso, je ĉirkaŭ 3%. Ĝi stabiligis la ekonomion, konstante plibonigis disvolvan kvaliton kaj konservis ĝeneralan socian stabilecon en 2022, akirante novajn kaj malfacilajn atingojn en disvolviĝo. La lando celas krei ĉirkaŭ 12 milionojn da urbaj laborpostenoj en 2023 kaj fiksi esploritan urban senlaborecon je ĉirkaŭ 5,5%. 

Ĉinio intensigis protekton de medio kaj serĉis verdan kaj malaltkarbonan disvolviĝon dum la pasintaj kvin jaroj. La raporto diris, ke Ĉinio laboris pli diligente por preventi kaj regi poluadon, kaj en urboj je kaj super la nivelo de subprovinco, aerkvalito estis bona aŭ bonega dum 86,5% de la tagoj en la pasintaj kvin jaroj, kreskante je 4 procentpunktoj. Ĉinio ankaŭ konstante progresis en ŝparado de energio kaj redukto de karbono.

La raporto emfazis, ke la centra registaro sin devontigos plu al laŭleĝa regado en Honkongo kaj Makao, kaj certigos, ke konstitucia ordo en la du regionoj estu subtenata laŭ la Konstitucio de Ĉinio kaj la bazaj leĝoj de la du regionoj, kaj ke Honkongo kaj Makao estu administrataj de patriotoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree