Firme oponi “sendependecon” kaj antaŭenigi procezon de paca reunuiĝo de patrujo
Qiujieming Publikigita: 2023-03-05 11:45:13

La raporto pri registara laboro publikigita dimanĉe emfazis, ke Ĉinio devas persisti en la ĝenerala strategio de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) por solvi la tajvanan demandon en la nova epoko, konservi la principon de unu Ĉinio kaj la “1992 Interkonsenton”, firme oponi “sendependecon”, kaj antaŭenigi la pacan disvolviĝon de la trans-markolaj rilatoj kaj la procezon de paca reunuiĝo de la patrujo.

La raporto montris, ke necesas antaŭenigi ekonomiajn kaj kulturajn interŝanĝojn kaj kunlaboron inter la du bordoj ĉe la Tajvana Markolo, plibonigi sistemojn kaj politikojn, kiuj plibonigas la bonfarton de samlandanoj en Tajvano, akceli komunan antaŭenigon de ĉina kulturo ambaŭflanke de la markolo, kaj labori kune por rejuniĝo.

Parolante pri Honkongo kaj Makao, la raporto diris, ke oni devas plene, precize kaj neŝanceleble efektivigi la principojn de “unu lando, du sistemoj”, “honkonganoj reganta Honkongon”, “makaanoj reganta Makaon” kaj alta aŭtonomeco, regi Honkongon kaj Makaon laŭ la leĝo, konservi la ordon difinitan de la konstitucio kaj la Baza Leĝo pri la speciala administracia regiono, efektivigi la principojn de “patriotoj reganta Honkongon” kaj “patriotoj reganta Makaon” kaj subteni Honkongon kaj Makaon por disvolvi ekonomion, plibonigi la vivtenon de homoj kaj konservi longdaŭran prosperon kaj stabilecon de Honkongo kaj Makao.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree