La ekonomia kresko de Ĉinio akcelas tutmondan ekonomian revigliĝon
Lucia Publikigita: 2023-03-06 11:35:58

Lastatempe, Ivona Ladjevac, vicestrino de la Serba Instituto pri Internacia Politika kaj Ekonomia Esploro skribis en sia artikolo, ke kresko de la ĉina ekonomio akcelos revigligon de la monda ekonomio.

Ŝi diris, ke antaŭ nelonge, kelkaj internaciaj organizoj kaj institucioj sinsekve plialtigis siajn anticipojn pri la kresko de la ĉina ekonomio.

En sia raporto publikigita en januaro, UN prognozis, ke en 2023 kresko de la monda ekonomio malrapidiĝos de 3% en la pasinta jaro ĝis 1,9%. La raporto ankaŭ antaŭvidis, ke Ĉinio optimumigis siajn respondajn rimedojn kontraŭ KOVIM-19 kaj prenis rimedojn utilajn al ekonomia kresko, tial la ĉina ekonomio atingos 4,8% en la kuranta jaro, kio forte akcelos regionan ekonomian kreskon. 

Cetere, laŭ plej nova raporto de la Monda Banko, Ĉinio konsistigis 38,6% de la kontribuo al la kresko de la monda ekonomio de 2013 ĝis 2021, fariĝante la unua motoro de la monda ekonomia kresko.

La Internacia Mona Fonduso prognozis, ke la kresko de la monda ekonomio malrapidiĝos de 3,4% en la pasinta jaro ĝis 2,9%. En sia raporto Perspektivo de la Tutmonda Ekonomio 2023, kiu estis renovigita en januaro, la fonduso plialtigis sian anticipon pri la kresko de la ĉina ekonomio de 4,4% ĝis 5,2%. Se tio vere realiĝos, Ĉinio konsistigos du kvinonojn de la kontribuo al la kresko de la monda ekonomio.

Malgraŭ influo de la epidemio, la ĉina ekonomio montris grandan viglecon kaj elastecon. Nun optimumigo de preventaj kaj regadaj rimedoj akiros evidentan efikon, kaj Ĉinio eble pliigos sian investon. Serioj da programoj de infrastruktura konstruo, inkluzive de programoj en la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo, injektos pli da movforto en la kreskon de la monda ekonomio. Cetere, kresko de la giganta ĉina enlanda konsuma postulado antaŭenpuŝos la kreskon de la monda ekonomio.

Dimanĉe matene en Pekino en la Granda Popola Halo inaŭguriĝis la unua sesio de la 14a Nacia Popola Kongreso, la plej alta ŝtata leĝdona organo de Ĉinio. Ĉina ĉefministro Li Keqiang faris la raporton pri registara laboro. Laŭ la raporto, Ĉinio fiksas sian celon de kresko de malneta enlanda produkto por 2023 je ĉirkaŭ 5 procentoj. Poste mi rimarkis, ke multaj fremdlandaj amaskomunikiloj uzis ŝlosilan vorton "modera" kiam ili raportis la celon de ekonomia kresko. Laŭ mia opinio, unuflanke, la celo estas favora por stabiligi atendojn kaj plifortigi konfidon, kaj aliflanke, la celo ankaŭ plene konsideris la nunajn defiojn, precipe la kreskantan necertecon de la ekstera medio, la altan tutmondan inflacion, la malfortiĝon de kreska impeto de la mondaj ekonomio kaj komerco, kaj pliiĝon de eksteraj premo kaj reteno. Ĉiuokaze, la celo estas fiksita kun klara direkto. La ĉina ekonomio en 2023 estas atendindaj, kaj tio aldonos fortan movforton al revigligo de la monda ekonomio.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree