Ĉinio kundividas oportunojn kun la mondo per antaŭenigo de ĉina modernigo
Selena Publikigita: 2023-03-06 11:48:08

La sesioj de la Nacia Popola Kongreso (NPK) kaj la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK) ĉi-jare estas okazigitaj post la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Dum la du sesioj, temo pri antaŭenigo de la ĉina modernigo estas alte atentata. 

Akcelo de altkvalita disvolvado estas unu el la esencaj postuloj de la ĉina modernigo. La malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskis ĝis 121 duilionoj da juanoj, averaĝe jara kresko estis 5,2% en pasintaj kvin jaroj. La multiĝo en pasintaj dek jaroj proksimiĝis al 70 duilionoj da juanoj, la jara kresko estis 6,2%. Ĉinio realigis mezan kaj altrapidan kreskon sur alta bazo kaj iris al altkvalita disvolvado. En 2022, sub impulso de internaj kaj eksteraj neatenditaj faktoroj, la ĉina ekonomio kreskis je 3%, kio estas ege malfacila kaj montris fortan elastecon kaj grandegan potencialon.

Ĉi-jare Ĉinio fiksis la celon de kresko de la malneta enlanda produkto je ĉirkaŭ 5%. Tio plene konsideras la situacion internan kaj eksteran alfrontatan de disvolviĝo de la ĉina ekonomio, konformas al postulo de firma antaŭenigo de la moderna procezo kaj utilas al stabiligo de prognozo kaj plifortigo de fido.

Por observi la kreskan celon, oni devas meti ĝin sur la mondan koordinatan sistemon. La Internacia Mona Fonduso prognozis, ke la kresko de la monda ekonomio en 2023 kalkuliĝos al 2,9%, malkreskante je 0,5% kompare kun tiu de la jaro 2022. Institucioj, kiaj Monda Banko kaj Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK), sinsekve malaltigis siajn anticipojn pri la kresko de la monda ekonomio. Malfavoraj faktoroj, inkluzive de kontinuo de geopolitikaj konfliktoj, tutmonda alta inflacio, strikta efikeco alportita de rapida altigo de interezprocento de ĉefaj ekonomioj, malakcelos kreskon de la monda ekonomio.

Sub tia fono, la celo de kresko de la ĉina ekonomio je ĉirkaŭ 5% en 2023 estas racia aranĝo, kio konformas al merkata anticipo.

El la monda perspektivo, fido al la ĉina ekonomio estas plifortigita. Lastatempe kelkaj internaciaj institucioj sinsekve plialtigis siajn anticipojn pri la kresko de la ĉina ekonomio. Altrangaj administrantoj de translandaj kompanioj, kiaj Volkswagen, Apple, Mercedes-Benz kaj Pfizer, jam venis aŭ planas veni al Ĉinio por trakti negocojn. Laŭ komento de la ĵurnalo The Wall Street Journal, la ĉina ekonomio malfermis sian kurtenon per tendenco de resaltiĝo kaj pliigas eblecon por atingi pli fortan kreskon de la tutmonda ekonomio ĉi-jare. 

En 2023 disvolviĝo de la ĉina ekonomio fokusiĝos al plivastigo de enlanda postulado, rapidigo de konstruo de moderna industria sistemo, altiro kaj utiligo de fremda kapitalo kun pli granda forto, efika prevento kaj forigo de gravaj ekonomiaj kaj financaj riskoj. Tio ne nur utilos al firma antaŭenigo de la ĉina modernigo, sed ankaŭ alportos pli da oportunoj al la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree