Ĉinio fiksis celon de kresko de Malneta Enlanda Produkto (MEP) de ĉirkaŭ 5 procentoj por 2023. Tion diris ĉina ĉefministro Li Keqiang en la raporto pri registara laboro. Nobel-premiito pri ekonomiko Michael Spence diris al CGTN en intervjuo, ke la remalfermo de Ĉinio estas "enorma pozitivo" por la tutmonda ekonomio kaj ĝi malaltigas provizolimojn, kiuj kontribuis al inflacio en la tutmonda ekonomio. Li ankaŭ atendas, ke ĉina ekonomia kresko akceliĝos sufiĉe rapide, por ke ni havu bonan jaron, kaj verŝajne eĉ pli bonan jaron venontjare.