Kiel rigardi la kreskan celon de ĉ. 5% metitan en la du sesioj?
CMG Publikigita: 2023-03-06 15:55:22

Je la 10a horo en la 6a de marto, la Novaĵa Oficejo de la Ŝtata Konsilio okazigis gazetaran konferencon kun serio da temoj titolian “aŭtoritataj instancoj priparolas komencan situacion”, konigante priajn situaciojn pri “energie antaŭenigi altkvalitan disvolviĝon, por ke konstruado de socialisma moderna ŝtato en ĉiuj rilatoj havu bonan komencon”.

Zhao Chenxin, vicdirektoro de la ĉina Ŝtata Komisiono pri Disvolvado kaj Reformado, diris, ke la atendata celo, nome ĉ. 5%, de jara ekonomia kresko povas esti tiel komprenata el la jenaj tri flankoj:

Unue, Ĉinio ankoraŭ estas evoluanta lando. Por ĝi disvolvado estas la unua esenca tasko. Por atingi la taskojn difinitajn en la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, necesas longe teni prudentan ekonomian kreskon surbaze de altigo de disvolvaj kvalito kaj efiko; kaj por teni certan ekonomian kreskon, ankaŭ necesas plivastigi la sferon de dungiĝado, plibonigi la vivkondiĉojn de la popolo, preventi kaj solvi riskojn.

Due, la atendata celo je ĉ. 5% konformas al la tendenco de ekonomia irado kaj al la leĝo de ekonomia evoluo kaj, krome, estas utila por ke ĉiuj flankoj pli atentu altigon de ekonomiaj disvolvaj kvaliton kaj efiko, pli rapide formu novan disvolvan situacion, kaj antaŭenigu altkvalitan disvolviĝon.

Trie, ĉiuj regionoj havas fidon pri disvolvado. Estas 27 el la 31 provincoj (aŭtonomaj regionoj, municipoj), kiuj jam fiksis sian atendatan celon de pli ol 5%. Tia fido garantias efektiviĝon de la celo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree