Xi emfazis altkvalitan disvolviĝon en la moderniga klopodo de Ĉinio
Ema Publikigita: 2023-03-06 11:57:42

Ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, emfazis, ke altkvalita disvolviĝo estas la ĉefa tasko por ĉiuflanke konstrui modernan socialisman landon kiam li dimanĉe posttagmeze aliĝis al grupa diskuto kun deputitoj el Jiangsu-provinco en la 1a sesio de la 14a Nacia Popola Kongreso, la nacia leĝdona instanco de Ĉinio.

Xi diris, ke oni klopodu por plene kaj amplekse apliki la novan disvolviĝan filozofion en ĉiuj flankoj, kaj pli bone kunordigi la efikan altgradigon en kvalito kun la taŭga ekspansio en kvanto en ekonomia disvolviĝo.

Xi diris, ke la lando devas firme profundigi reformadon kaj malfermon kaj transformi la disvolvan modelon por akceli la formadon de daŭrigeblaj institucioj kaj mekanismoj por altkvalita disvolviĝo.

Xi diris, ke la disvolviĝo de Ĉinio devas servi por senĉese plifortigi la senton de la popolo pri plenumo, feliĉo kaj sekureco.

Ke akceli klopodojn por atingi pli grandan memfidon kaj forton en scienco kaj teknologio estas la vojo, kiun Ĉinio devas preni por antaŭenigi altkvalitan disvolviĝon, diris Xi.

Por malfermi novajn areojn kaj novajn arenojn en disvolvado kaj akceli novajn kreskmotorojn kaj novajn fortojn fronte al furioza internacia konkurenco, Ĉinio finfine devas fidi al scienca kaj teknologia novigo.

Xi emfazis, ke konstrui forton en agrikulturo estas la fundamento de granda moderna socialisma lando, kaj antaŭenigi agrikulturan modernigon estas esenca postulo por atingi altkvalitan disvolviĝon.

Xi plue emfazis, ke Ĉinio devas akceli la konstruadon de bela kaj harmonia kamparo en kiu estas dezirinda vivi kaj labori.

Ke por antaŭenigi altkvalitan disvolviĝon, estas necese subteni kaj plifortigi la ĝeneralan gvidadon de la Partio kaj certigi plenan kaj rigoran memregadon de la Partio, diris Xi.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree