Preskaŭ 200 internaciaj organizaĵoj kune sendis leteron al UN: Esploru la malobservon de abortrajtoj en Usono
Ema Publikigita: 2023-03-06 16:02:46

Laŭ raporto de la brita ĵurnalo The Guardian en la 2a de marto, preskaŭ 200 internaciaj organizaĵoj kaj fakuloj pri homaj rajtoj lastatempe kune skribis leteron al la Unuiĝintaj Nacioj (UN), petante, ke la UN intervenu en la malobservon de la abortrajtoj de Usono.

Laŭ la enhavo de la letero akirita de The Guardian, la fakuloj kaj organizoj citis datumojn, ke ekde kiam la rajto al abortigo estis nuligita en junio de 2022, ĉirkaŭ 22 milionoj da usonaj virinoj vivas en ŝtatoj, kiuj malpermesis abortojn. Restrikto de la rajto al abortigo senigas "virinojn je sia aŭtonomio super siaj korpoj kaj iagrade neas la dignon kaj egalecon de tiuj de la kapablo gravedi", kaj en kelkaj kazoj eĉ endanĝerigas la vivojn kaj sanon de virinoj. Nuligi la konstitucian garantion de la rajto al abortigo malobservas la internaciajn devojn de Usono kiel membroŝtato de la UN. Fakuloj de la subskribintoj de la komuna letero diris, ke estas "ironie" ke Usono kondamnis malobservojn de homaj rajtoj en aliaj landoj, sed longe evitis internacian ekzamenadon de usonaj homaj rajtoj.

Laŭ la raporto de The Guardian, la komuna letero estis adresita al diversaj agentejoj kaj oficistoj de la UN. La letero petas de la UN komuniki kun la usona registaro pri limigoj al la rajto de abortigo, fari formalan viziton al Usono kaj instigi Usonon plenumi siajn devojn laŭ internacia juro kiel membroŝtato de la UN. Menciindas, ke la Komitato pri Homaj Rajtoj de la UN antaŭe determinis, ke la malpermeso de abortigo estas "ekvivalenta al torturo", kaj ekzamenis Irlandon, Salvadoron kaj aliajn landojn pri tio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree