Subpremo ne povas malhelpi evoluon de Ĉinio
CMG Publikigita: 2023-03-06 20:53:46

La 6an de marto, la proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Mao Ning, tenis gazetaran konferencon. Raportisto metis demandon: Ni rimarkis, ke la usona entreprenisto, Bill Gates, lastatempe akceptis intervjuon, kaj tiam li diris, ke la provo de Usono, bari al Ĉinio esploradon de icujo, estas vana, kaj tio reduktas nur laborlokojn en Usono kaj detruas la vendadon de produktaĵoj, - kiel Ĉinio komentas pri tio?

Mao respondis, ke ni rimarkis tion. Post kiam Usono aperigis Akto pri Icujo kaj Scienco, ne malmultaj usonaj komercaj institucioj kaj personoj esprimis sian zorgon kaj dubon. Ili diris, ke la usona duonkonduktanta industrio altgrade dependas de tutmonda provizoĉeno, kaj ke “dekroĉiĝado” ne nur malobservas la leĝon de industria disvolvado, sed ankaŭ kostos al Usono karege ĉu ekonomie, ĉu teknologie.

Mao atentigis, ke Usono esperas esti gvidanto en altteknologia industrio, tio estas normala, sed ĉio devas bazi sin sur justa konkurenco. Oni ne povas teni sian pozicion per hegemonio, nek per forpreno de disvolvaj rajtoj de aliaj landoj, nek per interrompo de tutmonda ĉeno de produktado kaj provizado, ĉar tio malfortigos la tutmondan ekonomion, kiu jam estas fragila.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree