Ĉefpaĝo Lucis Studio

24 Sunaj Periodoj— Insekto-vekiĝo

Lucia Publikigita:2023-03-06 12:15:42

Jingzhe, aŭ Insekto-vekiĝo, la tria sunperiodo en la ĉina luna kalendaro, komenciĝas je la 6a de marto ĉi-jare. Estas antikva ĉina diro, ke dum Jingzhe, la printempaj fulmotondroj vekos insektojn el ilia vintrodormo. Tial la alveno de Jingzhe markas pliiĝon en insekta aktiveco.

Jingzhe signas plialtiĝon de temperaturo kaj pliiĝon de pluvokvanto, kio kondukas terkulturistojn al laborplena plugada sezono. Ĝi estas ankaŭ komenco de serio da bestaj aktivecoj.

Rigardu, Lucia kaj ŝia panda-amiko Pankaff vojaĝas en Xiamen kaj spertas la belan naturan pejzaĝon.

La urbo Xiamen, situanta en la provinco Fujian, sudorienta Ĉinio, estas bonega turisma celloko. Estas menciinde, ke Xiamen regule enviciĝas inter la 10 plej loĝeblaj urboj en la lando.