Ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, lunde posttagmeze vizitis naciajn politikajn konsilistojn de la Ĉina Asocio de Nacia Demokratia Konstruado kaj la Ĉina Federacio de Industrio kaj Komerco, kiuj ĉeestis la unuan sesion de la 14a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK) kaj ĉeestis ilian diskutkunvenon por aŭskulti opiniojn kaj proponojn.
Okaze de la Internacia Virina Tago, la 8a de marto, Xi Jinping, nome de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), adresis festajn gratulojn kaj bondezirojn al la deputitinoj, politikaj konsilistinoj kaj laborantinoj, kiuj partoprenas en la du sesioj de la 14a Nacia Popola Kongreso de Ĉinio kaj la 14a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, al virinoj de ĉiuj etnoj kaj rondoj tra la lando, al samlandaninoj de la Honkonga Speciala Administracia Regiono, la Makaa Speciala Administracia Regiono kaj la Tajvana regiono, kaj al elmigrintaj samlandaninoj!