Qin Gang: Usona percepto kaj opinioj pri Ĉinio estas grave misformitaj
Ema Publikigita: 2023-03-07 15:59:40

Parolante en gazetara konferenco flanke de la unua sesio de la 14a Nacia Popola Kongreso, ĉina ministro pri ekterlandaj aferoj Qin Gang diris, ke Ĉinio daŭre sekvos la principojn de reciproka respekto, paca kunekzistado kaj kungajna kunlaboro por atingi solidajn kaj stabilajn rilatojn kun Usono. Ĉinio esperas, ke Usono esploros la ĝustan manieron interkonsenti kun Ĉinio, kaj tio profitigas ambaŭ landojn kaj la mondon.

Ni esperas, ke la usona registaro aŭskultos la vokojn de la dulandaj popoloj, forigos sian strategian angoron pri “minaca inflacio”, forlasos la nulsuman pensmanieron de la Malvarma Milito kaj rifuzos esti kaperita de “politika ĝusteco”.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree