Xi emfazas sanan, altkvalitan disvolviĝon de privata sektoro
Ema Publikigita: 2023-03-07 15:06:28

Ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, lunde urĝis taŭgan gvidadon por la sana kaj altkvalita disvolviĝo de privata sektoro.

Xi faris la rimarkojn vizitante naciajn politikajn konsilistojn de la Ĉina Asocio de Nacia Demokratia Konstruado kaj la Ĉina Federacio de Industrio kaj Komerco, kiuj ĉeestis la unuan sesion de la 14a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK). Li ĉeestis ilian diskutkunvenon por aŭskulti opiniojn kaj proponojn.

Xi rigardis la privatan sektoron kiel gravan forton en la klopodo por realigi la du centjarajn celojn kaj la Ĉinan Revon de nacia rejuniĝo.

Ke oni devas klopodi por optimumigi la medion por la disvolviĝo de privataj entreprenoj, forigi instituciajn barojn, kiuj malhelpas ilian partoprenon en merkata konkurenco en justa maniero, protekti iliajn proprietajn rajtojn kaj la rajtojn kaj interesojn de entreprenistoj konforme al la leĝo, kaj certigi la egalan traktadon de privataj entreprenoj kaj ŝtataj entreprenoj, diris Xi.

Xi emfazis pli efikajn rimedojn por helpi la disvolviĝon kiel de mikrofirmaoj, malgrandaj kaj mezgrandaj firmaoj, tiel ankaŭ de memstaraj individuoj, kaj subteni la platformajn entreprenojn ludi pli grandan rolon en kreado de laborpostenoj, vastigo de konsumo kaj internacia konkurado.

Xi diris, ke privataj firmaoj devas preni la iniciaton por daŭrigi altkvalitan disvolviĝon. La investo de privata kapitalo devas esti vigligita, kaj pli da privata kapitalo devas esti kuraĝigita kaj altirita en gravaj naciaj projektoj kaj ŝlosilaj industriaj kaj provizoĉenaj projektoj.

Rimarkinte, ke ĉina modernigo estas la modernigo de komuna prospero por ĉiuj, Xi diris, ke ambaŭ ŝtataj kaj privataj entreprenoj devas surŝultrigi la socian respondecon por antaŭenigi komunan prosperon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree