Wan Buyan: Por esencaj strategiaj bezonoj de la lando necesas surgrimpi plej altan pinton de teknologio
CMG Publikigita: 2023-03-07 20:06:31

Posttagmeze de la 7a de marto, la dua plena kunveno okazis kadre de la unua sesio de la 14a Nacia Popola Kongreso (NPK), kaj antaŭ tio malfermiĝis la dua “pasejo por deputitoj”.

Wan Buyan, deputito al la 14a NPK kaj direktoro de la Mara Laboratorio sub la Universitato de Scienco kaj Tekniko en Hunan-provinco, diris, ke en multaj jaroj li kaj lia teamo sin tenis je la koncepto: “Kie la lando postiĝas, tie ni faras penadon”. Por esencaj teknologiaj bezonoj de la lando ili, firmigitaj pri novokreado kaj memfido, kuraĝigitaj pri pli alta pinto de scienco kaj tekniko, venkis malfacilojn unu post alia. De nulo ili komencis fari ĉion en ĉiuj ŝlosilaj teknologioj, kaj fojfoje rompis rekordon de bor-profundeco surfunde de maro. 

Wan diris ankaŭ, ke lia esplorado dum pli ol 30 jaroj pruvas du aferojn: unue, teknologia progreso kaj ŝtata potenciĝo dependas de ni mem, kaj kernaj teknologioj neaĉeteblas; due, ni ĉinoj havas kapablon kaj altajn aspirojn, kaj tiam, se iu volas subpremi nin, la subpremo ne efikos.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree