Ĉinio alvokas doni novan dinamikon por genra egaleco kaj afero de virina disvolviĝo tramonde
CMG Publikigita: 2023-03-08 17:01:38

La 7an de marto laŭ la loka tempo, en altnivela publika debato de la Sekureca Konsilio de UN Lin Yi, vicdirektoro de la Nacia Labora Komisiono pri Virinoj kaj Infanoj sub la ĉina Ŝtata Konsilio, konigis atingojn kaj kontribuojn de Ĉinio en la laboro pri genra egaleco kaj alvokis, ke la internacia komunumo pligrandigu investojn kaj pli rapide plenumu la promeson ĉe la tagordo pri virinoj, paco kaj sekureco.

Ŝi diris, ke antaŭ 23 jaroj la Sekureca Konsilio adoptis la rezolucion 1325 kaj denove difinis la rilatojn inter unuflanke virinoj kaj aliflanke paco kaj sekureco. Ĉinio alvokas pligrandigi investojn, pli rapide plenumi la promeson ĉe la tagordo pri virinoj, paco kaj sekureco, efektivigi la agendon 2030 pri daŭripova evoluigo, kaj doni novan dinamikon por genra egaleco kaj afero de virina disvolviĝo tramonde.

Ŝi rimarkigis, ke Ĉinio estas subtenanto de genra egaleco kaj aganto por plenpovigo de virinoj. En la granda procezo de la ĉineska modernigado la pozicio de la ĉinaj virinoj ŝanĝiĝis enorme, kaj la sento de akiro, feliĉo kaj sekuro ĉe ili konstante kreskas.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree