Xi ĉeestis plenan kunvenon de delegacio de Popola Liberiga Armeo kaj Popola Armita Polica Forto
CMG Publikigita: 2023-03-08 21:45:30

Posttagmeze de la 8a de marto Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ankaŭ ŝtatprezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, ĉeestis plenan kunvenon de la delegacio de la Popola Liberiga Armeo kaj Popola Armita Polica Forto kadre de la unua sesio de la 14a Nacia Popola Kongreso, kaj tiam li akcentis, ke firmigi kaj altigi la integrajn naciajn strategiojn kaj strategiajn kapablojn estas nova situacio, nova tasko kaj nova postulo, al kiuj la Centra Komitato de KPĈ frontas en la plipotencigo de la ŝtato kaj la plifortigo de la armeo, kaj krome strategia aranĝo por pli bone konsideri ĝeneralan disvolvadon kaj sekurecon kaj pli bone fari tutecan planadon pri ekonomia konstruado kaj nacidefenda konstruado. Por tio ni devas unuigi la pensojn, preni la devojn, klopodi por plenumi la taskojn, kaj pene krei novan situacion por la integraj naciaj strategioj kaj stratregiaj kapabloj.

Xi emfazis, ke por firmigi kaj altigi la integrajn naciajn strategiojn kaj strategiajn kapablojn la ĉefa afero kuŝas en la unueco, do en la maksimumigo de la naciaj strategiaj kapabloj. Estas necese persisti en la centralizita kaj unuigita gvido de la Centra Komitato de KPĈ, plifortigi unuecan strategian dispozicion en ĉiuj kampoj, unuecan strategian kunaranĝon de rimedoj, unuecan strategian aplikadon, kaj finfine kaj totale efektivigi la nacian strategian celon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree