Ĉinio donacos 200 mil eŭrojn por sekureco de nukleaj instalaĵoj en Ukrainio
CMG Publikigita: 2023-03-08 20:39:50

La 8an de marto la proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Mao Ning, prezidis gazetaran konferencon. Estis raportisto, kiu faris demandon: En kunveno de la Internacia Atomenergia Agentejo, okazinta en la 6a de marto, la ambasadoro Li Song, ĉina reprezentanto rezidanta en Vieno, proklamis, ke Ĉinio donacos 200 mil eŭrojn por certigi la sekurecon de nukleaj instalaĵoj en Ukrainio, kaj ĉu la proparolanto povas konigi priajn situaciojn?

Mao respondis, ke Ĉinio ĉiam alte atentas nuklean sekurecon, kaj ageme strebas al la internacia kunlaboro pri nuklea sekureco. Lastatempe, la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj eldonis Ĉinan Konceptan Dokumenton pri Iniciato de Tutmonda Sekureco, kie la akcelo de internacia kunlaboro pri nuklea sekureco estas traktata kiel unu el la plej gravaj aferoj. Antaŭ nelonge, Ĉinio publikigis Starpunkto de Ĉinio pri Politika Solvo de la Ukrainaj Krizoj, kie estas klare skribite, ke Ĉinio oponas kontraŭ perforta atako al nukleaj instalaĵoj pace uzataj kaj subtenas la Internacian Atomenergian Agentejon en ludado de konstruema rolo en la protekto de tiuj ekipaĵoj.

Mao akcentis, ke ni tiel faras kiel ni diris. Ĉinio decidis donaci 200 mil eŭrojn ĝuste por plifortigi la sekurecon de nukleaj instalaĵoj en Ukrainio. Ĉinio subtenas politikan solvon de la ukrainaj krizoj, volas elradike forigi nukleajn riskojn kaj garantii la sekurecon de nukleaj ekipaĵoj en Ukrainio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree