Finiĝis seminariaro pri interŝanĝo de spertoj pri Reformado kaj Malfermo
Ema Publikigita: 2023-03-08 11:36:20

La 6an de marto, en Pekino finiĝis serio da spertseminarioj por evoluantaj landoj pri ĉina liberiĝo de malriĉeco, pri reformado kaj malfermo de Ĉinio, pri translima elektronika komerco, pri akcelado de komerco, kaj pri internacia disvolva helpo. Tiuj spertseminarioj estas gastigitaj de ĉina Komerca Ministerio sub la tutmonda disvolva iniciato.

Ling Ji, ĉina vicministro pri komerco kaj vicreprezentanto pri internacia komerco, uzbeka ambasadoro al Ĉinio Farhod Arziev, taĝika ambasadoro al Ĉinio Saidzoda Zohir, sud-sudana ambasadoro al Ĉinio Monday Semaya K. Kumba, provizora aferŝarĝito de etiopa ambasado al Ĉinio Dawno Kedir Haji, kaj 194 lernantoj el 28 landoj ĉeestis la diplomiĝan ceremonion.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree