Usona pruntokosto atingis novan alton en 15 jaroj
CMG Publikigita: 2023-03-08 16:41:14

Laŭ la raporto de la brita Finance en la 3a de marto, serio da inflaciaj donitaĵoj el la pasinta unu monato puŝis la pruntokoston de Usono ĝis la kulmina punkto en 15 jaroj, kaj tio akrigis debaton: kiom da interezoj aldonitaj efektive povus bridi la altiĝon de konsumaj prezoj?

Nuntempe, la enspeza procento de la usona ŝtata deprunto du-jar-perioda jam atingis 4,94, kiu egalas al la nivelo antaŭ la eksplodo de la tutmonda financa krizo en la jaro 2007.

La donitaĵoj publikigitaj en antaŭaj kelkaj kontinuaj semajnoj montras, ke la usona inflacia nivelo pli altas, ol ekonomikistoj antaŭvidis, kio donas premon de intereza aldonado al la usona Federa Rezervo. Multaj ekonomikistoj ne atendis, ke en tiom mallonga tempo aperus tiel drastaj ekonomiaj donitaĵoj.

La usona raporto pri dungado, publikigita komence de februaro, montras, ke januare la nombro de novaj dungitoj estis super 500 mil, kaj tiu cifero preskaŭ altas trioble, ol ekonomikisto prognozis. Tiuj ekonomiaj donitaĵoj, evidente, frakasis la esperon de la Federa Rezervo provizore ĉesigi aldonadon de interezoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree