Donitaĵoj de la Nacia Statistika Buroo montris ĵaŭde, ke la ĉina konsumantara prezindico, unu el la ĉefaj mezuriloj de inflacio, kreskis je 1% en februaro kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. La kreska mezuro reduktiĝis je 1,1% kompare kun tiu en la antaŭa monato.
La ĉina produkta prezindico de industriaj produktantoj malkreskis je 1,4% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, kaj la malkreska mezuro pligrandiĝis je 0,6% kompare kun tiu en la antaŭa monato.
Fakuloj diris, ke la stabila funkciado de prezoj en la komenco de ĉi tiu jaro liveris favoran prezmedion por la plibonigo de ĉina ekonomio.