La donitaĵoj kontrolitaj de la ĉina Poŝta Oficejo montras, ke ĝis la 8a de marto ĉi-jare la ĉina ekspresoperacia kvanto jam atingis 20,09 miliardojn da pakaĵoj.
La ĉina Poŝta Oficejo diris, ke ĉi-jare la unuaj 10 miliardoj da pakaĵoj estas plenumitaj per 39 tagoj, dum la duaj per nur 28. En la ĉina ekspresa industrio do elmontriĝas vigleco.
Nuntempe, 100 milionoj da pakaĵoj ĉiutage moviĝas en kamparaj regionoj tralandaj, kaj tio faciligas la aliron de industriaĵoj al vilaĝoj kaj la eniron de agrikulturaĵoj al urboj. La vigla ekspresado ludas gravan rolon en la konsuma ekspansiado kaj la ekonomia cirkulado, kaj sekve akcelas konsumadon enkampare kaj rimarkinde kontribuas al kampara prospero.