Xi kaj hispana reĝo interŝanĝis gratulojn pri 50a datreveno de diplomatiaj rilatoj
Ema Publikigita: 2023-03-09 14:10:00

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj hispana reĝo Felipe la 6a ĵaŭde interŝanĝis gratulojn pri la 50a datreveno de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

En sia mesaĝo, Xi montris, ke dum la pasinta duonjarcento, la du flankoj profundigis sian amikecon, antaŭenigis kunlaboron kaj establis kaj disvolvis ampleksan strategian partnerecon en la spirito de reciproka respekto, egaleco kaj reciproka profito, alportante palpeblajn avantaĝojn al la popoloj de la du landoj.

Xi emfazis, ke li donas grandan gravecon al la disvolvado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Hispanio, kaj pretas kunlabori kun reĝo Felipe la 6a, rigardante la 50an datrevenon kiel novan startpunkton por firmigi politikan reciprokan konfidon, plivastigi reciprokan utilan kunlaboron kaj plifortigi ligojn inter la popoloj, tiel ke ili kune verkos novan ĉapitron de ĉina-hispana amika kunlaboro.

Felipe la 6a diris, ke dum la lastaj 50 jaroj la rilatoj inter Hispanio kaj Ĉinio senĉese kaj glate disvolviĝis, duflanka kunlaboro en diversaj kampoj senĉese progresis kaj la amikeco inter la dulandaj popoloj ĉiam profundiĝis.

Li esprimis la fidon, ke la du landoj rigardos la 50an datrevenon de siaj diplomatiaj rilatoj turnopunkto por amplekse plivastigi amikecajn interŝanĝojn kaj praktikan kunlaboron, kaj kunigi manojn por trakti tutmondajn defiojn kiel klimata ŝanĝiĝo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree